Edukado.net -- porinstruista paĝaro http://www.edukado.net , kreita kaj
daŭre subtenata de Esperantic Studies Foundation (ESF), informis, ke
ĵaŭdon, la 9-an de junio 2011, ĝi denove ekhavis 2000 registritajn
membrojn: “Mi skribas denove, ĉar tiun nombron ni atingis jam antaŭ pli
ol unu jaro, sed pro la ĉi-januara purigado kaj forigo de la delonge
neuzitaj kontoj ni perdis ĉ. 500 membrojn. Nun ni denove estas dumilope,
kio en si mem estas bela kvanto. Bravo al ni ĉiuj", skribas la redaktoro
de la retejo, Katalin Kováts. La retejo estis plene rekonstruita fine de
la pasinta jaro, riĉiĝinte, interalie, per novaj iloj, mapoj kaj kolektoj
(ekzemple, de diplomlaboraĵoj pri esperantologio aŭ interlingvistiko).
Tiu rekonstruo okazis dank’ al la subteno de la uzantoj.
Alia grava novaĵo estas, ke Edukado.net antaŭnelonge lanĉis RITE-n
(Retan Instruistan Trejnadon ĉe http://www.edukado.net). La kurson
kreis, financis kaj estros d-rino Katalin Kováts, kaj en la projekto
kunlaboras la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Akademio
Literatura de Esperanto (ALE) kaj instruistoj de la Esperantologia Fako de
Universiato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando. Al la kurso jam aliĝis
kaj ekstudis 15 personoj (el Belgio, Francio, Greklando, Aŭstralio,
Nov-Kaledonio, Usono, Vjetnamio, Svislando, Portugalio kaj Britio).
La kursaro celas ebligi akiron de fakaj konoj kaj praktiko pri instruado
de Esperanto, kompletigataj de kulturaj kaj gramatikaj konoj. La ĉefa
celgrupo estas klubgvidantoj, instruantoj aŭ instruemuloj, kiuj ne havas
eblon partopreni ĉeestan trejnadon aŭ volas profundigi siajn sciojn kaj
akiri novajn spertojn. Studi en RITE ĉiu povas laŭ siaj ritmo kaj ebloj,
en ajna tempo de la jaro. La antaŭvidita studtempo, kun kelkaj studhoroj
ĉiusemajne, estas proksimume unu jaro. La kondiĉoj por partopreni en la
studoj estas minimume lingvonivelo B2 pri Esperanto, aliro al la reto kaj
pago de la laŭlande difinita partoprenkotizo. Baldaŭ ekfunkcios interna
stipendifonduso, kaj eblas peti subtenon ankaŭ ĉe ILEI. Cetere, la
prelegoj de la studbloko Liberaj Studoj iom post iom estos spekteblaj
ankaŭ al la nekursanoj, do ne hezitu konatiĝi kun la retejo eĉ se vi ne
planas oficiale studi. Pli da informoj: http://www.edukado.net/rite